Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

El urb' eksteren!

El urb' eksteren! vidi la printempon,
rigardi la scenejon de l' natur'.
Kiu amas la operojn? Tiu povas
operon ĉarman aŭdi kun plezur'.

Sur la scenejo pompa de l' naturo
la primadono estas najtingal'.
Nu, kantistinoj, kiu el vi riskus
konkure kanti kontraŭ ĉi rival'?

Loĝioj estas la arbetoj, kie
violoj junaj sidas sur gazon',
kaj kiel damoj atentemaj ĝuas
la trilan kanton de la primadon'.

Kaj ĉio aŭskultadas kaj atentas,
kaj ĉio estas nura varma sent',
nur rokoj, ĉi maljunaj kritikistoj,
kalvadas, froste de indiferent'.